Karaktero - F. Bordewijk

versio: 2021-05-28 (provizora versio, preta: 5%)


Jen esperantigo de la unuaj ĉapitroj de la nederlanda romano `Karakter', verkita de F. Bordewijk en la jaro 1938. Ĝi ekhavis iom da famo eĉ eksterlande pro la samnomata filmo, kiu antaŭnelonge aperis en la kinejoj. Provizore mi ne intencas pretigi tiun ĉi tradukon, ĉar kiel la listo de ĉapitronomoj jen malsupra pruvas, la libro estas sufiĉe dika (mia eldono havas 371 paĝojn). Tamen mi tiel ĉi tamen komencinte esperas instigi kaj nutri intereson, kaj se vere intereso montros sin, mi pretas pluokupiĝi (kia vana espero..)

Michiel Meeuwissen

Ĉapitroj:
Ne; Juneco; Juneco; Bankroto; Fasado kaj kontoro; Amiko; La scio ĝis T; Komenco; La unuaj monatoj; La unuaj monatoj; La unua jaro; La unua jaro; Dreverhaven; Katadreuffe kaj Dreverhaven; Duafoje; Aferoj kaj amo; Senkolora tempo; Katadreuffe kaj Dreverhaven; La vojo al Lejdeno; Aferoj, amo, fraŭdo; La vojo al Lejdeno; Katadreuffe kaj Dreverhaven; Zorgoj; La vojo tra Lejdeno; Dreverhaven; Aferoj kaj festo; La Monto; Dreverhaven kaj Katadreuffe
PDF (a5), PDF (a4), PDF (broŝuro) EPUB (e-libro)

Ne

En la plejnigro de la tempo, ĉirkaŭ Kristnasko, en la Roterdama akuŝejo la infano Jakobo Vilhelmo Katadreuffe cezartranĉe estis enmondigita. Lia patrino estis la dekokjara servistino Jakoba Katadreuffe, ŝi esitis mallongige nomata Joba. Lia patro estis la jura persekutisto Dreverhaven, viro proksimiĝanta sian kvardekan vivjaron, tiam jam konata kiel la senindulga glavo por ĉiu ŝuldanto kiun ektraktas li.

La knabino Joba Katadreuffe dum mallonga tempo servis la fraŭlon Dreverhaven, tiam li falis por ŝia senkulpa beleco, kaj ŝi por lia forto. Li ne estis viro falema, li estis viro el granito, nur laŭlitere havanta koron. Nur tiun unu fojon li falis, li kapitulacis pli al si mem, ol al ŝi. Eble tamen, se ŝi ne havus tiajn specialajn okulojn, tiam nenio estus okazinta. Sed okazis post kelkaj tagoj de subpremata kolero pri granda plano, kiun li elpensis, kiun li starigis, kaj kiun li vidis perei, pro tio ke la pruntedonisto lastmomente sin retiris. En la lasta momento, fakte post la lasta momento, tiam kiam sinretiro verdire ne plu eblis, ĉar la pruntedonisto estis ligita per sia vorto. Mankis ĉiu ajn pruvo, malestis ĉiu ĉeestinto, kaj Dreverhaven, kiel viro de la leĝo, sciis ke nenio fareblas kontraŭ la vortorompinto. Kun ties letero enpoŝa - tre singarda vortumita letero, sed samtempe absolute malakceptanta - malfrue vespere Dreverhaven rehejmiĝis. Li estis sentinta tion ĉi okazi, ĉiufoje oni diris la kanajlon forestanta, kiam li telefonis. Li sciis ke tio estas mensogo, li sentis tion. Tiam en la vespero oni liveris tiun leteron, la unua kaj sola skribaĵo, kaj li ne povis influi ĝin. Elstare redaktita, sub tio devas kaŝi sin advokato.

Dreverhaven rehejmiĝis, interne bolanta, kaj en tiu kaŝata kolero li ekkaptis la knabinon Joba Katadreuffe. La knabino ne estis falema, ŝi havis fortan volon, sed ŝi estis knabino. Kio okazis al ŝi estis sur la limo de superfortado, ne tute estis tia, kaj ŝi ankaŭ ne konsideris ĝin tia.

Ŝi restis ĉe sia patrono, ŝi nur ne plu parolis al li eĉ vorton. Lin silenteman, tute ne ĝenis tio. Tio ja ripariĝos, li pensis, kaj se estus sekvoj, tiam mi edzinigos ŝin. Kaj li siaflanke silentis.

Post kelkaj semajnoj ŝi rompis la silentadon:

- Mi estas graveda.

- Ĉu, li diris.

- Poste mi foriros.

- Ĉu.

Li pensis: tio ja ripariĝos. Post malpli ol horo li aŭdis la antaŭpordon esti fermata, ne insiste, tre kutime. Li iris al la fenestro. Jen iris la junulino, kun ŝvela kana valizo. Estis fortika knabino, ŝi ne klinis sin al la valizo dum la irado. Li vidis ŝin iri en la ekgriziĝo de la vespero, estis en la fino de Aprilo. Li turnis sin al la tablo kun la restaĵoj de la tagmanĝo. Li staris iomtempe senmova, pensanta, larĝŝultra viro, peza sed ne dikventra, malmolega kapo sur mallonga larĝa kolo, sur tiu kapo nigra feltĉapelo. Tio ripariĝos, li pensis, tamen dubante. Tiam lakone li mem ekpurigis la manĝilaron en la kuirejo.

La knabino Joba Katadreuffe aŭdigis nenion plu pri si mem. Ĉar ŝia situacio tute ne ĝenis ŝin, ŝi restis laboranta. Ŝi dungigis sin kiel servistino, kaj kiam ŝia gravedeco ne plu kaŝeblis, tiam ŝi simple diris ke ŝin forlasis ŝia edzo. En tiu ĉi tempo ŝi tute ne malbone fartis, ĉiam sufiĉon da manĝo kaj decan loĝejon ŝi havis. Ĝis la fino, ŝi trovis sufiĉe da labordomoj. Ne necesis iri al la laborborso, kie oni malkovrus ŝian needzinecon. Ŝi povis tre bone labori, ŝia korpostato estis fera, ŝi estis rekomendata de la unu al la alia. La lastajn monatojn ŝi nur ankoraŭ laboris hejme ĉe seninfanaj homoj, tiel ŝi evitis embarason de situacio en familioj kun infanoj; ankaŭ nur la seninfanaj labordomoj povis subteni ŝin.

Ĝustatempe ŝi antaŭmendis lokon en la akuŝoĉambro, ŝi ja estis tre juna, sed neniel nescia, natura antaŭvidemo estis ŝia. Ŝi ankaŭ elektis la ĝustan momenton por kuŝigi sin en lito, ŝi ankoraŭ havis eblon iom ripozi. Prudenta knabino, sen parencoj, sen amikoj, knabino kiu ne devis lerni ion ajn, kiu sciis ĉion. Tiu ĉi Joba.

Ĝis la fino, ŝi sentis sin tre bona. La freŝa vizaĝo kun la malmolaj dentoj kaj esprimivaj okuloj tre ĉarmis la flegistinojn, kiuj tamen kutimis al tiom multe. Kaj tio ĉi malgraŭ ŝia seriozeco, ŝia silentado, la neafableco de ŝia lingvo. Oni demandis al ŝi kiel la infano nomiĝos. Jakobo Vilhelmo. Kaj se estus knabino, tiam nur Jakoba.

Oni sciigis al ŝi ke la patro devas vivteni. Ŝi respondis tuje kaj patose:

- La infano neniam havos patron.

- Jes, sed ni ne celas al patraj rajtoj, ni nur celas ke la patro devas pagi monon por via infano.

- Ne.

- Kiel ne?

- Mi ne volas.

Oni diris al ŝi ke eblas post elakuŝoĉambriĝo iri al Porpatrina Subteno, al Porinfana Subteno.

La malgrandaj ruĝecaj servistinaj manoj, dikaj, infanecaj, fortikaj, kuŝis nemovitaj sur la kovrilo. La malhela okulo rigardis neafable, klare malakceptante. La malkontenteco de la flegistino baldaŭ malaperis, ŝi tro ŝatis la knabinon, ŝi supozis en la obstineco ion rasan.

Ŝi faris konfidencojn al neniu. Ŝia unu najbarino, tre scivolema, singarde informiĝis pri la patro. Tiu najbarino supozetis, ŝi mem ne sciis kial, ke iu riĉulo kaŝas sin en la afero. Joba respondis:

- Tute ne gravas, la infano neniam ekhavos patron.

- Kial ne?

- Tial ne.

Tute ne facilis la nasko. Tio ŝajnis stranga al la kuracisto. Tiom sanega knabino. Sed estis fakto. Finfine li decidis operacii, Joba estis forveturigita.

La kuracisto tre spertis ĉi-kampe. Tamen li neniam tute forgesis la kazon, en la rondo de siaj samfakuloj li priparolis ĝin ankoraŭ plurfoje, eĉ jarojn poste. Sub siaj iloj, li vidis la narkotitan knabinon velki. En horo ŝi transsaltis la epokon de plenkreskeco, li timis pri la koro, sed la koro restis sana. La malsanulino faris nenion krom rapide velki, samkiel floro en venengaso. Malgraŭ ĉiu certeco, li esperis ke ĝi foriĝos. Ŝi nur savis la ardan, seriozan, la rasan rigardon el la ruino de sia juneco.

Ĉiun tagon li venis por iomtempe sidi apud ŝi.

- Provizore, vi ne povas labori, vi devas alparoli la patron.

- Ne.

- Vi faru pro la bono de via infano.

- Ne kaj ne kaj ne.

- Bone, li kvietigis. Sed almenaŭ agnosku vian infanon.

Ŝi igis klarigi tion, kaj poste konsentis. Estis ŝia unua jes.

Ŝi sciis ke estas knabo, sed ŝi ne petis vidi la infanon. Pro tio ŝi perdis iom da bonvolo. Oni ne komprenis ke ŝia karaktero simple malpermesis peti eĉ la plej malgrandan favoron, eĉ ne la montron de sia propra ido.

En tiaj ĉi kazoj la infano malofte suferas pro la nasko. La flegistino alportis ĝin en la tria tago.

- Rigardu, Joba, kiajn okulojn tiu knabego havas en sia kapo.

Estis ŝiaj okuloj, brunaj, preskaŭ nigraj. La infano havis nigran tufon el lanugo.

- Jam eblas dislimi la hararon, ŝercis la flegistino.

Kolerema kaj senpacienca la infano kuŝis ĉe la patrino. Sur la dekstra kaj maldekstra litoj ekkuŝis aliaj virinoj, kaj denove aliaj.

- Mi ŝatus foriri, Joba diris.

Post tri semajnoj oni elakuŝejigis ŝin. Ŝi faris rondon ĉe ĉiuj flegistinoj kaj premis manon, per sia malgranda, paliĝinta mano, osteciĝinta.

- Dankon al vi, ŝi diris al ĉiuj, dankon al vi.

- Dankon al vi, ŝi diris al la akuŝkuracisto.

- Ankoraŭ pensu pri tio, kion mi diris, doktoro Demerree admonis. La adresoj de Porinfana Subteno kaj Porpatrina Subteno pendis super vi dum tiom da tagoj, supozeble vi nun parkere scias ilin.

- Ne, Joba diris, sed dankon al vi.

Juneco

Ne estis malfacile por la persekutisto A. B. Dreverhaven gvatsekvi la patrinon. Sekvi homojn estis parto de lia profesio, kaj li bone sciis sian profesion. Post kelkaj tagoj li sciis ke la patrino loĝas en unu el la malriĉaj stratoj apud la buĉejo. Ŝi nun ne plu estis Joba, ŝi estis fraŭlino Katadreuffe, ankaŭ por si mem.

Alvenis letero por ŝi. La koverto surhavis la presitan adreson de la oficejo de Dreverhaven. En la koverto estis nur duona paperfolio. Grandlitere tekstis Memorando en la supro, kaj denove la adreso. La letereto enhavis la daton, kaj tri vortojn:

`Kiam ni geedziĝos?'

Mankis subskribo. La skribo estis nigra, akraflanka, ciklopa. Ŝi ŝire dispecigis ĝin. Tiun saman tagon la poŝtisto portis al ŝi poŝtmandaton de cent guldenoj. Sur tiu strio estis la sama adreso, per la sama skribo. Dum momento ŝi restis sendecida, sed ŝi ne estis iu ema je longa sendecidado. Ŝi konsideris ankaŭ dispecigi la poŝtmandaton, sed nur trastrekis la adreson. `Returnen al sendinto' ŝi skribis, kaj enleterkestigis ĝin.

Dreverhaven estis viro senkora tiusence ke li estis viro sen sento. Ke li ne ricevis respondon kaj simple rericevis sian monon, tio tute ne ĝenis lin. Li simple reenkasigis sian poŝtmandaton. Sed li ne estis viro senkonscia pri prirespondeco, li havis kaj volon kaj, limsence, konscion pri devo. Post monato fraŭlino Katadreuffe denove ricevis leteron:`Kiam ni geedziĝos?' Kaj poŝtmandaton, ĉifoje de kvindek guldenoj. Ŝi faris tiel, kiel ŝi pasintfoje faris.

Entute ses fojojn Dreverhaven ĉiumonate skribis tiujn memorandojn. Neniam li ricevis respondon. La duelo per la poŝtmandatoj daŭris plenan jaron. La dekduan fojon ŝi aplombe skribis sur ĝin: `Ĉiam estos rifuzata'. Ĉu estis pro tio,- ĉiuokaze la duelo finiĝis. Nun ŝi venkis, sed la kontenteco signifas malmulton. Dum sia tuta vivo, ŝi tenis certan malestimon por si mem, ne estis sento de malsupereco, sed pli estis fiera malamo kontraŭ ŝia sekso ĝenerale. Ŝi ja pli riproĉis al si ol al li ke ŝi falis, ŝi riproĉis al si esti virino. Kvankam ŝi interrilatis kun la najbaroj, senpasie kaj ceremonieme kiel la decaj malriĉuloj faras, ŝi ne tre popularis ĉe la najbaraj virinoj, ĉar ŝi tiom ofte diskreditigas sian sekson. Ŝia senkompata juĝo pri la virina malforto estis konata kaj vekis miron. Ŝia vivo estis modesta, sed foje ŝi povis krude eligi sian malestimon.

-Ni virinaĉoj taŭgas por enmondigi infanojn, por nenio alia.

Tio ja plaĉis al la viroj. Ŝi estis maljuna kaj sulka, kun du faldoj de arda amaro preter sia buŝo, la iam belan malmolan dentaron subite detruis la nasko, malgranda kaj rekta ŝi impresis fragila. Sed ŝiaj karbaj okuloj ŝajnis tamen logi la virojn, ili ne vidis la sulkojn, la maljunigitan haŭton, la harojn, ne senorde aranĝitajn, ja senorde griziĝintajn.

Unufoje ŝi renkontis ĉe konatoj ŝarĝleviliston. Li kondukis gigantan flosantan levilegon, lin per ŝtala kablo oni trenis de unu haveno al la alia, ĉar en la maŝinejo li loĝis. Li estis unu el tiuj homaj monumentoj, kiuj estas tipaj por laborista Roterdamo de ĝia plej bona flanko, ulo kun karno el ŝtono, larĝa, peze nutrita, forte vibrosonas liaj voĉo kaj movo, tia ulo kreita el nur Holando kaj akvo. Li estas multe pli aĝa ol ŝi, li verŝajne, ŝi pensis, havus proksimume la aĝon de Dreverhaven. Lia nomo estis Harm Knol Hein.

Li deziris akompani ŝin hejmen, kaj apenaŭ eksterporde li demandis ĉu ŝi ne emus edziniĝi. Inter iliaj konatoj li rakontis pri sia vivo en la levilego. Ŝi amis la akvon. Ĉi tie en la urbo ŝi estis tiom for de la povaj havenaroj, en ĉi-regiono povas tiom odoraĉegi kiel ostoj kaj intestoj, precipe pro la sangokuirejoj sur la buĉejaj terenoj. Jes, ŝi ja sopiras la akvon kaj la freŝan venton.

Li pluparolis. Ŝi povus loĝi en la levilego, kaj se la ĉefo protestus, li prenus por ŝi ĉambron surlandan, sed ĉiam proksiman al la havenoj, tio estas memkomprenebla. Ne, tute ne gravus, li ja facile povus aranĝi la aferon.

-Mi pripensos, ŝi diris adiaŭe.

Ŝi nur diris pro afablo al la levilisto. Ŝi ŝatis lin, kaj ne volis krude rifuzi. Sed ŝi jam tuj decidis ke ne eblas. Ŝi tiel maljuna virinaĉo kun tiu sana virego, kion li vidis en ŝi? Ne, ne eblis. Ŝi petis lian adreson de la konatoj, kaj skribis lin per kelkaj vortoj. En tiu ĉi rifuzo kaŝiĝis malestimo al ŝi mem, al la virina sekso de la tuta mondo.

Ŝi bone prizorgis sian filon, ŝi estis silentema, severa, necedema, rigora patrino, sed ŝi estis bona. Tiom eliri por labori kiel antaŭe, ŝi tute ne plu faris. Ankaŭ la infano postulis parton de ŝia tempo, ĝi ne estis forta, varicelis kaj morbilis ĝi, ĝi spertis ĉiajn infanomalsanojn, kaj krome estis kolerema kaj senpacienca. Por duonaj tagoj ŝi devis enpensionigi ĝin ĉe najbarinoj, kaj tie ĝi estis edukata inter la granda amaso de etuloj, ĝi ne ricevis la edukon, kiun ŝi kredis ĝusta, tial - kredante je severa punemo - ŝi rehejmiĝinte estis eĉ pli severa ol estis en ŝia naturo.

La unuaj jaroj pli kaj pli malfaciliĝis, unufoje ŝi devis transloĝiĝi al korto, kie ŝi interiĝis inter la plej malriĉa parto de la loĝantaro. La domaĉoj somere ne puris, tio estis ŝia plej granda ĝeno. Post tio komenciĝis la mondmilito, venis la prezaltiĝoj kaj la manĝomanko. La jaroj dek sep kaj dek ok estis por ŝi tre nigraj.

La infano ne rajtas suferi pro tio ĉi, ŝi diris al si mem, ĝi ricevos la plejbonon haveblan. Sed ankaŭ tiu plejbono estis malpli kvalita ol kutimas en paca tempo.

Okazis en tiuj ĉi jaroj ke ŝi dum mallonga tempo havis ŝuldon, ne ĉiam ŝi povis lupagi Lunde, sed tamen ŝi ĉiufoje trabaraktis tra tio ĉi, ĉar ŝi estis eksterordinare ŝparema. Ŝi ne havis vestojn por eliri. Se nur ŝiaj laborroboj kaj antaŭtukoj estu nedifektitaj kaj puraj, tiam ŝi kontentis.

Ankaŭ la juna Katadreuffe rememoris tiujn jarojn tre nigraj. Kun la plej malgrandaj almozuloj li estis en la plej malalta klaso de la lernejo por malriĉuloj, konstruaĵo en senluma branĉostrato, tia strato kiu impresas kvazaŭ tie neniam povus estis varme. Kaj la samon oni pensis pri la lernejo. La konstruaĵo estis timige granda, humida, malplena kaj senluma, sed tio kaj liaj kun-almozuletoj ne estis la plej terura afero, - tio estis la pleboj el la pli altaj klasoj. Knaboj kiaj ankaŭ loĝas en la korto, kiuj rompige ĵetis ŝtonojn al stratlanternoj, kiuj sakris kiel plenkreskaj drinkuloj, kiuj post la lernejaj horoj atendis la malgrandulojn por turmenti tiujn.

Unufoje la infano Katadreuffe hejmiĝis kun sangoplena buŝo. Oni forbatis tutan vicon da supraj dentoj de li, sed feliĉe estis lia laktodentaro, kaj la dentoj jam estis moveblaj.

En la printempo de la jaro dek ok, kiam li estis en la plej alta klaso, tiam en iu Dimanĉo du kunkaskaj policanoj venis teruri la kortanojn, ankaŭ lin. Sed ne lin ili celis. Ili traserĉis ĉiujn loĝejojn, ili arestis kvar maturiĝantajn knabojn, kiuj la antaŭan posttagmezon rabis panĉaron, en la plenlumo. En jutosako oni trovis ankoraŭ kvin kompletajn panojn, ili tute ne povis formanĝi.

Lia patrino tenis lin plejeble multe for de la kanajloj, kompreneble tial li estis turmentata kaj batata je ĉiu okazeto. Nun li vidis kvaropon el tiu brutaro esti arestata.

Lian malgrandan malfortan patrinon respektis la najbaranoj. Ŝi ja sciis ke tion kaŭzis ŝiaj okuloj kiuj tiel povis fulmotondri kaj malofte bezonis la helpon de ŝia akrega voĉo. Iom post iom ankaŭ la juna Katadreuffe mallernis sian timon kaj lernis kiel uzi siajn pugnojn. Li sentis sin kun sia patrino unuo en la forpuŝa sinteno kontraŭ la frinonoj. Li havis ŝiajn okulojn, kiuj povis same fulmi, kaj li havis kolereman naturon. Iam li piedbatis pli grandan knabon. Kiel fulmo li piedbatis la plej molan parton de la ventro de tiu grandulo. La atakinto falegis malantaŭen, tute sterniĝis kaj senkonsciiĝis, en la mezo de la strateto de la interna korto, de ĉiu videble.

Fraŭlino Katadreuffe vidis. Ŝi ne punis, sed ŝi konsciis ke nun ŝi devas transloĝiĝi. Eĉ konvenis, tiele. Nokte ŝi malplenigis la loĝejon. Puŝĉareto apud la pordego atendis la sensignifan meblaron. La transloĝigisto mem helpis porti senbrue la aferojn el la domo. Io ĉi tia pli ofte okazis, ke luantoj subitege foriris. Foje pro tio ke edzino forlasis sian edzon, kaj igi lin hejmiĝi en malplenan hejmon, foje simple estis kazo de luŝuldo.

Fraŭlino Katadreuffe foriris sen ŝuldo. Ŝi metis la lupagon, zorge falditan en peco de gazeto, sur la fenestrobreton sur la lukarton, al kiu mankis neniufoje la ĉiusemajna subskribo de la kontrolisto. Bela lukarto estis ĝi, preskaŭ plenskribita, sen ajna mankloko, lukarto, kian ne multaj de la korto povus montri.

Juneco

Fakte estis oportune ke ili devis transloĝiĝi. Ŝi ĉiuokaze jam planis pri tio, ĉar nun ŝi iom ekprosperis. Ŝi denature lertis pri fadenlaborado.

En la malriĉula bazaro sur la Gaŭda Bulvardo ŝi trovis kvanton da lano kiu havis okulfrape eksterordinare verdan koloron. La vendistino diris ke tiun ĉi kvanton difektis marakvo, kaj ke tiel ĝi alikoloriĝis. Ŝi ricevis ĝin kontraŭ malmulta mono, kaj devis ŝuldi la lupagon nur unu semajnon, kion tamen ŝi baldaŭ riparis. Ŝi faris brodaĵon laŭ propra plano, grandan indigan florcentron, aspergitan per nigraj sempunktoj, borderitan per helbluaj sepaloj, kaj la mirakla verdo kiel fono plenigis la reston de la kanvaso. La floro en angulo prenis trionon de la tuta areo.

Ŝi iris al butiko por arta perkudrila laboro, kies posedantino tuj elaĉetis ŝian laboron el ŝi por uzo sur granda divana kuseno. Ŝi ricevis dek kvin guldenojn, la petitan sumon, kaj plue estis petita reveni kiam ŝi havos ion novan. Unu posttagmezon la kuseno kuŝis en la montrofenestro, prezmarkita je kvardek guldenoj. Post kelkaj horoj ĝi estis vendita. Tiu ĉi epoko, mallonge post la milito, portis grandan revigliĝon en la landon, kaj artaj laboroj estis tre dezirataj, kaj altkostaj.

Ekde tiam ŝi vivtenis sin per tiu butiko kaj per pensionulo. Ŝpareme ŝi foruzis la kvanton da lano, ŝi konis la limojn de sia talento, denaske ŝi kapablis originale kunaranĝi kolorojn. Ŝiaj faraĵoj sukcesis ĉiufoje aliaj kaj ĉiufoje ili sukcesis bone. Ofte la koloroj kiujn ŝi apudmetis, teorie ne harmonius, sed tamen ili faris tion, ĉar ŝi kunserĉis la ĝustajn nuancojn. Eĉ oranĝa, la plej malbela kaj plej neeltenebla koloro ekzistanta, en ŝiaj brodaĵoj efikis belece. Ĉiam ŝi mem skizis la modelfolion, foje la desegno memorigis pri Persaj, sed plej ofte por tio ĝi aspektis tro malkvieta kaj tro malregula, ankaŭ la koloroj por tio estis multe tro impertinentaj. Foje la posedantino trovis ŝian laboron dubiga, tiam ĝi superis ŝian esence eksmodan komprenon. Sed ŝajne ŝi pli bone komprenis la guston de la publiko ol la mastrino.

En tiu ĉi epoko ŝi transloĝiĝis de la korto al strato ĉe la brutfoiro. La kvartalo estis multe pli bona ol tiu de la korto, kaj ankaŭ pli bona ol tiu en kiu ŝia unua loĝejo estis, ĉe la buĉejo. Ankaŭ la vivantaj brutoj povas odori, sed ne senĉese odoraĉas kiel iliaj kromproduktoj, tiu ĉi odoro estis iel sana. Bovinaroj muĝis kontraŭ la domaj fasadoj, plaŭdetantaj lanaj fluoj de ŝafoj venis kaj plenigis la stratojn de bordo ĝis bordo.

Estis en tiu sama epoko ke ŝi serĉis plikonfidiĝon ĉe siaj najbarinoj, pro ina emo finfine iom interparoli. Sed malgraŭ tio ŝi ne bone akordis kun tiuj decaj malriĉuloj, ĉar oni malaprobis ŝiajn malestimajn dirojn pri la ina sekso. Pro tio ŝi ja plaĉis al la viroj, sed kun tiuj ŝi tamen neniam familiaris, ŝi atentis neniam estigi ĵaluzon, kaj jen tion ĉi la virinoj finfine ŝatis, ĉar virinoj el ĉiuj klasoj bone atentas ĉion kio povus minaci la geedzecon. Ĉiu trovis ŝin deculino, tion ne difektis ke ŝi havis nelegitiman infanon; tiaj ĉi aferoj inter la popolanoj ne multe valoras, se viro malfidelas al knabino, tiam li estas la kanajlo kaj la knabino la kompatinda. Ĉar ŝi nenion rakontis pri sia propra nevolo pri edzigo de sia malvirgiginto, ŝia kazo ne instigis alian juĝon.

Ŝia nova laboro fizike ne estis laciga, sed mense des pli. Ĉiam videblis ke ŝi laboris, la fendetita vizaĝo estis kovrita per malsana sennuanca pala ruĝo, la malhelaj okuloj fascine brilis. Krome, la klina sidado estis malhelpa por ŝiaj pulmoj, ŝi ektusadis.

La infano ne estis forta. Oni tuj rimarkis ke ĝi estas ŝia infano, pli eĉ laŭ la rigardo ol laŭ la okuloj, laŭ la ardeco de la rigardo. Ĝi havis belan dentaron, sed ne tiom fortika kiel estis ŝia antaŭ ĝia naskiĝo. La dentoj ne estis tiom kvadrataj, tro pure blankaj por esti simple blankaj, ili estas pure kretblankaj. Ilia duobla vico bele kuŝis en la buŝo kiam la infano ridis, sed malofte ridis ĝi. Ĝi havis la neafablan kaj ekfuriozeman karakteron de sia patrino, sed estante infano, ĝi malpli bone kapablis regi sin. Malmultajn ĝi konatigis, kaj amikojn ĝi tute malhavis.

La juna Katadreuffe nun ĝisfine vizitadis bazlernejon, lia patrino ne instruigis al li metion, li memstare venku la mondajn malfacilaĵojn, ankaŭ ŝi estis devinta tion. Li estis dungita por komisioj de diversaj patronoj, post tio laboris en kapsulofabriko, sed tie lia saneco suferis, lia vizaĝo perdis koloron, kaj oni lasis lin denove esti knabo por komisioj. En la jaroj de liaj plenkreskiĝo li havis ne malpli ol dek metiojn kaj tridek patronojn, kaj dekokjara li socie estis sama progresinta ol tiam kiam li komencis. Ŝi tamen uzis lian salajron nur por li mem, por liaj vestoj, kaj kiam li fariĝis pli granda kaj pergajnis iomete pli, tiam li ricevis la monon kiu restis al ŝi kiel poŝmonon. Ĉar ŝi mem ne bezonis ĝin, ŝi povis vivteni sin per sia propra laboro, kaj krom tio, ŝi havis pensionulon, certan Jan Maan.

Tiu ĉi estis maŝino-stablolaboristo kiu dece enspezis. Ŝi skribe reagis je anonco en la Roterdama Ĵurnalo, en kiu oni petis ĉambron kun plena nutro. Ŝi ekhavis Jan Maan, ili tuj ekplaĉis unu al la alia. Antaŭnelonge la malantaŭa ĉambro liberiĝis kaj nun ankaŭ tiun ŝi luas, ŝi nun havas la tutan unuan etaĝon de la domo, la antaŭĉambron kun la alkovo, en kiu ŝi dormis, la kabineton en kiu loĝis la juna Katadreuffe, la kuirejon, kaj la malantaŭan ĉambron por la pensionulo.

Jan Maan estis vigla, sana virego. Li ekkverelis kun siaj gepatroj pri sia knabino, ili diskreditigis tiun fraŭlinon el lunĉejo kies porvivo estas trinkmonoj, tio certe neniam povus multe valori.

Jan Maan estis kolerega pri tiu ĉi maljusta juĝo, kaj elektis la flankon de sia knabino. Tial li faris tiun anoncon en la Ĵurnalo. Poste li ekkverelis kun la knabino kaj li rompis la gefianĉecon, sed li ne estis etspirita. Ĉion kion ili kolektis por la geedziĝo li lasis al ŝi, kvankam li mem pagis por tio almenaŭ la duonon. Fraŭlino Katadreuffe ŝatis tiun ĉi eron de lia karaktero, sed ŝi nenion diris pri tio. Ĉi-teme, ŝi estis popola virino el la bona speco, tiuj ne distrumpetas siajn sentojn, ili havas grandan naturan honton pri ĉio kio tuŝas la koron. Jan Maan kaj la juna Katadreuffe fariĝis amikoj, li jam estis viro kaj tiu ĉi ankoraŭ knabo, sed li ne tiom precizis. Ili restis amikoj, ĉiam.

Fakte, fraŭlino Katadreuffe nek bezonis la pensionulon nek la enspezon de sia filo. Sed ŝi konsideris lin pli kiel rezervaĵon, por kiam ŝi iam malpli bone fartus, tiam ĉiu enspezo estus bonvena. Intertempe ne multe gravis, ĉu prepariĝu manĝo por du aŭ tri homoj, kaj ĉu unu lito pli estu ordigata.

Inter sia dekoka kaj deknaŭa jaro Katadreuffe estis senlabora dum pli ol ses monatoj. Li diversnegocis hejme tiam, kvankam li malmulte ĝenis sian patrinon. Plejofte li estis leganta en lia malgranda kabineto. Per sia poŝmono li iom post iom aĉetis tutan vicon da, brokantaj, libroj. Pro malsperteco, li pagis por tio multe tro, laŭ la merkata valoro, ne laŭ la gajno de sia propra ĝojo. Estis libroj respektindaj, ne estis romanaĉoj, estis ĉiuj bonkvalitaj legaĵoj, pri botaniko kaj zoologio, pri la mirakloj de la mondo, pri la mirakloj de la universo. Pleje li amis malnovan Germanan leksikonon, kies lastaj volumoj mankis. Per tiu li instruis al si la Germanan, tion kion li ne komprenis, li serĉis en malnova Germana vortaro, kaj fine li kapablis sufiĉe bone kompreni tiun lingvon.

Kvankam li neniam ĝenis sian patrinon, kvankam ŝi interne - neniam malkaŝe - laŭdis lian honestecon, ŝi indignis pro tio ke li ne progresis. Li eliru, li eliru, li serĉu sian propran vojon, ankaŭ ŝi faris. Ŝi ja sentis ke estas pli en tiu knabo, ke li neniam kontentos kun manlaboro, sed li suprengrimpu memstare. Ŝi indignis pro tio ke li ne provis tion, sed nure legis, maturajn kaj verdajn, sen bone digesti. Nun li diversnegocis hejme dum duona jaro, kaj verdire faris nenion.

Post tio li laboris ĝis lia dekunua vivjaro por librovendejo, kiel magazenisto, ne en la vendejo mem. Tiu ĉi estis la unua laboro, kiu iom kontentigis lin, ĉar de tempo al tempo li nun povis pligrandigi siajn sciojn. Sed li tie ne progresis, ankoraŭ li ne sufiĉe pergajnis por povi mem subteni sin, li restis loĝanta ĉe ŝi.

Ili interrilatas unu kun la alia nekore. Tamen li ne estis malbona filo por ŝi, dimanĉe posttagmeze ili ĉiam promenis. Ŝi volis al la rivero, neniam al io alia, do tiucele ili iris al la Parko aŭ al la Malnova Plantejo. Ili rigardis super la akvo, ili diris malmulton, ilia silentado foje limis malamikecon.

Li nun jam delonge sciis ke li estas negeedza infano kaj kiel lia patro nomiĝas. Sed li tute ne deziris pri la patro, li sciis kie estas ties oficejo, sed li instinkte evitadis ĝin, eĉ la kvartalon en kiu ĝi estis. Unufoje li diris al ŝi dum la promeno:

- Li estus povinta zorgi por vi kaj mi.

- Jes, sed mi ne volis.

- Li ankaŭ estus povinta edzinigi vin.

- Jes, li ankaŭ volis tion, sed ne mi.

- Kial ne, fakte?

- Tio estas mia afero.

- Ĉu eble ne mia?

Li ne ricevis respondon. Post mallonga tempo li demandis:

- Ĉu li estis edzigita?

- Laŭ mia scio ne.

Ŝi diris indiferente, sed mensoge. Ŝi tute certe sciis ke li ne estis edzigita. Ŝi sciis la plej gravajn faktojn de lia vivo, per inspiraĵo, samkiel li sciis ŝiajn, per esploro. Sed ili ne scias tion unu de alia. Dreverhaven kaj la virino, ambaŭ propramaniere, estis homoj karaktere repuŝemaj, kiuj kaŝas siajn interesiĝojn. La virino havis pli da sento, por tio ŝi estis ina, sed ŝia formo estis same malmola.

Bankroto

Katadreuffe plenaĝis nur dum kelkaj monatoj, kiam io vekiĝis en li. Li viziis pri sia estonto, postenaĉoj, subuleco, senlaboraj periodoj, kaj post la morto de lia patrino malbona manĝado. Ja ne por tio li enmondas. Li nun pensis samkiel lia patrino pensis tre ofte, sed tiu neniam volis diri tion al li. Por komenci, li volis liberiĝi. En Hago estis aĉetebla cigarbutiko kontraŭ 300 guldenoj, 100 por la klientaro, kaj 200 por la inventaro, Jan Maan aŭdis tion de konatoj.

Katadreuffe aĉetis la butikon per pruntmono de procentega banketo, la Kompanio por Popola Kredito, kiu engazetigis nanajn anoncetojn. Li ne konsultis sian patrinon, li alfrontigis ŝin al la fakto ke li eksiĝis ĉe la librokomercisto kaj ke li transloĝiĝos al Hago la venontan semajnon. Ŝi tute ne respondis kiam li rakontis tion. Pri tio li koleriĝis.

- Eble vi foje diru ion.

- Faru laŭplaĉe, ŝi diris unutone.

Tio estis pli malbona ol neniu respondo. Li restis kolera al ŝi, tiun dimanĉon li enŝlosis sin en sia kabineto, kaj rifuzis vidi iun ajn, eĉ Jan Maan. Li antaŭĝuis sian triumfon super ŝi, se li mem trovos sian vojon, pli kaj pli grandskale butikistos kaj finfine revenos kiel riĉulo el Hago. Jen io alia ol tiu mizera ĉiutaga manlaborado. Pro sia nesperto li ne demandis sin pri tio, kio kaŭzis ke la banko tiom facile pruntedonis al li la monon, kvankam kontraŭ tre granda interezo. Poste, kiam li sciis pli pri la mondo, li pli miris pri tiu facilo, kaj pli poste, kiam li eksciis kiu estas la posedanto de tiu banko, li denove ne miris.

Kun la malgranda havaĵaro de sia kabineto li transloĝiĝis al Hago. La afero fiaskiĝis. Li sciis nenion pri komercado. La cigarbutikon eĉ sub la antaŭa ekspluatisto oni ne povis nomi regresinta, ĝi simple neniam progresis. Ĝi tre malbone situis en butika strato en malriĉa kvartalo ĉe la fiŝistaj havenoj. La fiŝista enloĝantaro kiu estis devinta transloĝiĝi pro la reorganizo de domaĉa konglomerato en la malnova ĉemara kvartalo Scheveningen, nun loĝis en tiu kvartalo. La strato jam enhavis du cigarbutikojn, kiuj multe pli bone aspektis ol lia.

Li vivis dum kvin monatoj per la inventaro, li ne aĉetis, li nur foruzis la jaman provizon, sed malgraŭ tio li apenaŭ havis manĝon kaj fine devis ekŝuldi la luprezon. Tiam li nokte malaperis, kiel antaŭ jaroj lia patrino kaj li foriris el la korto. Sed nun ne kuŝis mono por la domestro sur la fenestrobreto. Liaj malmultaj mebloj kaj liaj libroj reiris al Roterdamo per kamiono kiu nokte servis. Tio kostis al li lian lastan monon,

La venontan matenon li reekloĝis en sia malnova kabineto. La patrino diris nenion, ŝi antaŭvidis kaj nur ne komprenis ke li ankoraŭ eltenis kvin monatojn. Silentante ŝi rigardis de la kapo ĝis la piedoj la malgrasiĝintan staturon de ŝia filo. Ŝi pensis ke lia neforta korpo bezonas bonan nutron, ĉiam ŝi donas al li la plej bonon. Sed iliaj okuloj fulmotondris unuj kontraŭ la aliaj, kaj krome nenio okazis. Ŝi donis al li dikajn pantranĉaĵojn, kun multa butero, kaj li senvorte formanĝis.

Post proksimume du semajnoj venis mesaĝeto de la justico. Advakato, certa Magistro Schuwagt, petis bankroton nome de la Kompanio por Popola Kredito. Li montris ĝin al sia patrino.

- Jen vidu.

- Faru laŭplaĉe, estis ĉio kion ŝi respondis.

... [ne tradukita]

Fasado kaj oficejo

[ne tradukita]

Amiko

[ne tradukita]

La scio ĝis T

[ne tradukita]

Komenco

[ne tradukita]

La unuaj monatoj

[ne tradukita]

La unuaj monatoj

[ne tradukita]

La unua jaro

[ne tradukita]

Dreverhaven

[ne tradukita]

Katadreuffe kaj Dreverhaven

[ne tradukita]

Duafoje

[ne tradukita]

Aferoj kaj amo

[ne tradukita]

Senkolora tempo

[ne tradukita]

Katadreuffe kaj Dreverhaven

[ne tradukita]

La vojo al Lejdeno

[ne tradukita]

Aferoj, amo, fraŭdo

[ne tradukita]

La vojo al Lejdeno

[ne tradukita]

Katadreuffe kaj Dreverhaven

[ne tradukita]

Zorgoj

[ne tradukita]

La vojo tra Lejdeno

[ne tradukita]

Dreverhaven

[ne tradukita]

Aferoj kaj festo

[ne tradukita]

La monto

[ne tradukita]

Dreverhaven kaj Katadreuffe

[ne tradukita]