Hejmpaĝo de Miĥil'

Angla, Nederlanda, Tokipono


[Besto]
Bonvenon en mia hejmpaĝo!

Mi estas Michiel Meeuwissen, ne plu komencanta esperantisto. Se vi vidas bildojn entute, tiam vi eble demandas vin, kion tiu besto jen apuda ĉi tie faras. Mi povas sciigi vin ke mi metas ĝin ĉi tien nur por tio ke ĝi pliinteresigu ĉi tiun paĝon iomete. La cetero ankaŭ interesas, kompreneble, sed ĉiam bone estas esti malriskema.

Esperantaĵoj kiujn mi faris:

Literaturaj tradukoj kaj tiaj:

Aliaĵoj:

Se vi serĉas min, vi havas bonan ŝancon en la Virtuala Esperanto-Kongreso. Mi kreis liston de hejmpaĝoj de aliaj uloj kiuj kelkfoje vekumas.

Bedaŭrinde, nenio plu estas legebla en esperanto (nu, ne estas tiom malmulte). Se vi kapablas legi la Anglan, aŭ la Nederlandan mi referencas al miaj respektivaj paĝoj.


Mia bildo, Mia timo, Mia voĉo
[fisho]


Interesaj memfaritaj bildoj (sub ili estas interesaj Java-apletoj)

[Mekko orienten] [ĉevalo]

Ĉu bela? Sur la ruĝa linio Mekko estas precize orienten.